Supraŭstruja Landa Registaro
Supraŭstruja Landa Registaro | ||
---|---|---|
State Government vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Lando | Aŭstrio | |
La Supraŭstruja Landa Registaro (germane Oberösterreichische Landesregierung) estas la plej supera administra organo de la aŭstra federacia lando Supra Aŭstrujo. Prezidas la registaron kiel unua inter egaluloj la landestro. Tiu estas ekde la 6-a de aprilo 2017 Thomas Stelzer. Li prezidas la 2-an landan registaron de Stelzer kaj estas la ekstera reprezentanto de Supra Aŭstrujo.[1]
Aktuala konsisto
[redakti | redakti fonton]La Supraŭstruja Landa Registaro estis elektita de la landa parlamento plej laste la 23-an de oktobro 2021. Ĝi konsistas el naŭ registaranoj. El tiuj, kvin membras en ÖVP, du en FPÖ kaj po unu en SPÖ kaj la Verduloj.[2] La konsistigo de la Landa Registaro sekvas la proporcian sistemon. Tio signifas ke ĉiuj partioj, kiuj havas difinitan nombron da reprezentantoj en la landa parlamento, estas reprezentataj ankaŭ en la registaro de almenaŭ unu registarano.
- Thomas Stelzer (ÖVP), landestro
- Christine Haberlander (ÖVP), viclandestro
- Manfred Haimbuchner (FPÖ), viclandestro
- Markus Achleitner (ÖVP), landa registarano
- Stefan Kaineder (GRÜNE), landa registarano
- Michael Lindner (SPÖ), landa registarano
- Michaela Langer-Weninger (ÖVP), landa registarano
- Wolfgang Hattmannsdorfer (ÖVP), landa registarano
- Günther Steinkellner (FPÖ), landa registarano
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Organigramo de la Supraŭstruja Landa Registaro Arkivigite je 2016-11-07 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Landesregierung Retejo de la Lando Supra Aŭstrujo
- ↑ Mitglieder der Oö. Landesregierung. Retejo de la Supraŭstruja Landa Registaro, alirita 24-an de oktobro 2015